SCIENCA KALKULILO
POR LA PALM-ORGANIZILOJ
Versio 1.9
2006-10-02 de Thomas Öllinger (oelli@murinsel.at)
MODELO
SC-123PU
(Deutsche Version dieser Seite) (English version of this page)

Superrigardo

La programo SC-123PU (posteulo de SC-103PU) disponigas al vi potencan, libere distribueblan sciencan poshkalkulilon por la Palm poshkomputiloj. Aldone al la sciencaj funkcioj la kalkulilo ofertas plenan aron da logikaj operacioj kaj konvertoj inter nombrosistemoj (HEX, DEC, OCT, BIN). Aldone, la kalkulilo ofertas unuomoduson por simpla konvertado inter diferencaj unuoj inklusive valutunuoj. Ankau kalkulado kun miksitaj unuoj estas subtenata. Estis atentata, ke la aspekto kaj konduto plej eble similu al vera poshkalkulilo, por ke la uzanto rapide kaj sekure sin orientu.

La programo automate adaptighas al unu- kaj multkoloraj aparatoj. Krome, ghi automate rekonas kaj utiligas ekranojn kun alta distingivo (320 x 320 rastrumeroj) de la Sony-Clié-oj kaj aparatoj kun operaciuma version 5 au pli.

Ghi haveblas en tri lingvaj variantoj: germane, angle kaj esperante.

Postuloj

Elshuto

La arkivo SC-123PU.zip (680KB) enhavas la programon (versio 1.9) kaj la plenajn instrukciojn.

Dokumentaro

Plenajn instrukciojn en la germana legu chi tie.

Plenajn instrukciojn en la angla legu chi tie.

Programadaj informoj

Chi tiu programo estis kreata uzante la sekvan programaron: Palm-SDK (versio 5), PRC-iloj (versio 2.2), GCC (versio 2.95.3-kgpd) kaj PilRC (versio 3.2). La programo estis skribata per la mCWEB literatura programadsistemo, kiu servas kiel antautraktilo por C kaj TeX. mCWEB libere disponeblas en Aminet che http://aminet.net/package/dev/c/mCWEB.
La programo estis testata en la jenaj aparatoj: Palm emulator, Palm simulator, Garmin iQue 3600, Hagenuk S200, Palm Treo 650, PalmPilot Professional, Palm IIIx, Palm m505 kaj Palm Tungsten E.

Historio

V1.9, 2006-10-02
V1.8, 2006-08-01
V1.7, 2006-06-17
V1.6, 2006-04-02
V1.5, 2006-03-28
V1.4, 2006-03-28
V1.3, 2006-03-28
V1.2, 2006-03-26
V1.1, 2005-12-31Unua oficiala versio eldonita.

Kontakto

La autoro atingeblas per la jena retposhta adreso: Thomas Öllinger, oelli@murinsel.at